Kastelo Nebula

Bear Blog Question Challenge - en Esperanto

Mi ne havis ideojn por artikolo, do dankon al Ava pro ĉi tiuj demandoj.

  1. Kial vi kreis la blogon?
    Mi volis skribi regule, sed mi havis neniajn ideojn. Verki libron prenu tro da tempo...se mi povus fari ĝin! Skribi en Esperanto estas ja amuza kaj ĝi estas kvazaŭ naskiĝlingvo por mi. Sendube, la publiko por mia blogo estas preskaŭ nenio, sed ne gravas. Cetere, mi skribas en mia kara lingvo!

  2. Kial vi skribas je Bear Blog?
    Mi volis simplan blogon, sen reklamado kaj super ĉio...sen Guglo! Kaj mi povas skribi libere, sen zorgoj pri kontento, analizoj, bla, bla, ktp.

  3. Ĉu vi uzis alian platformon?
    Blogger kaj Wordpress. Belaj, sed mi volis eĉ pli da simpleco.

  4. Ĉu vi skribas rekte per alia programo aŭ pere de Bear Blog?
    Unue, en Bear Blog. Obsidian ankaŭ eblas.

  5. Kiam vi estas pli inspirata por skribi?
    Dependas. Ĝenerale matene, sed mi povas skribi iame.

  6. Ĉu vi publikigas tuj aŭ atendi, por lasi viajn ideojn maturiĝi?
    Mi skribas unue en Bear Blog kaj publikigas ĝin baldaŭe. Tamen, mi provas ne publikigi aferojn, kiujn mi bedaŭras.

  7. Kio estas la plej interesa artikolo por vi en Bear Blog?
    La kvalito kaj intereso de preskaŭ ĉiuj artikoloj estas bonegaj, do mi havas tro da preferataj por elekti nur unu.

  8. Ĉu vi havas estontajn planojn por la blogo?
    Daŭre skribi tion, kion mi volas.


@ Verkita per humano, ne AI. @