Ĉu libroj paperaj aŭ bitlibroj?
Jen verŝajne unu el la plej grandaj debatoj je interreto: Ĉu libroj fizikaj aŭ elektraj? Oni povas trovi tiom videoj por ĉiu flanko. Tre amuza sed ne tre praktika por elekti unufoje por ĉiam :))
Nu, kio estas pli bone: papero aŭ datumo? Jen miaj kialoj por ambaŭ.
Papera estas. . .
- Pli bone por lernado laŭ multaj studoj.
- Multkosta, pesa por porti kaj preni multe da spaco en la domo.
- Bonodora, agrabla je la tuŝo kaj la objekto belas.
- Tro peza enmane por legi konforte.
- Pruvo de alta inteligenteco kiam libroj estas bonaj aranĝitaj sur ŝrankoj en la salono.
- Malnoviĝo iom post iom. Iam polviĝos kaj malaperos je la vento.
- Reala, vera objekto, ne pecoj da elektronoj sen fizikeco.
Datuma estas. . .
- Portebla. Oni povas havigi enpoŝe milojn da volumoj samtempe. Mojosa!
- Tro, ĉar oni ne bezonas tiom da libroj samtempe.
- Havebla kiel milionoj da libroj--kaj multaj senpagaj.
- Elekto de miloj kaj miloj je librejoj kaj bibliotekoj, inkluzive libroj ne plu eldonitaj.
- Tre konforta por malplijunuloj ĉar facila por pligrandigi tekston.
- Ĝena. Mi ne ŝatas reŝarĝi la legilon je energio. Se iam elektro ne plu estus?
Finfine, mi ŝatas ambaŭ. Foje mi legas bitlibrojn, foje fizikajn librojn. Dependas. Ĉiu persona havas ilian preferitan. Ambaŭ estas bona. Vere, estas pli grave legi iamaniere ol ne legi.