Esperanto aŭ Interlingua, kiu venkas?
Ŝajne ekde longe, estas kvazaŭ batalo inter Esperanto kaj Interlingua. Kial? Ĉiu lingvo havas subtenantoj, certe. Sed ankaŭ fanatikoj, laŭ mi.
La esperantaj fanatikuloj krias "Finvenkon! Finvenkon!", laŭ la evangelio de Sankta Zamenhof (kiu tute ne estis fanatikulo). Dum la amantoj de Interlingua reklamas ke ilia lingvo estas "natura" kaj ne estis "inventita". . .kiel Esperanto. Kelkaj eĉ fingomontris Esperanton kvazaŭ speco de frankenŝtajnaĵo inter lingvoj.
Laŭ mi, ambaŭ kampoj havas bonajn kialojn por subteni ilian lingvon, sed ili tute eraras se oni volas diri ke unu aŭ alia lingvo amoflugas de Paradizo kvankam la alia firampas el Infero.
Certe, ambaŭ lingvoj havas fortikaĵojn. Interlingua ŝajnas jam konata, kvazaŭ nova lingvo latina. Oni ja povas kompreni ĝin je unua vido, almenaŭ se oni iome studas lingvon latinan. Oni ne intencis ke la lingvo estu la dua lingvo de ĉiuj. La fondintoj diris ke ĝi estis nur 'eŭropa lingvo mezuma' kaj pli taŭga por komunkado inter sciencistoj.
Tamen Esperanto estas tute malsama al aliaj lingvoj. Temas pri lerta ilo por komunikado inter popolo de lingvoj malsamaj. Ĝi estas regula kaj facile lernebla, eĉ se oni neniam studis aliajn lingvojn. Fakte, pli valoras lerni Esperanton antaŭ aliaj lingvoj. Tiel lernado de nacia lingvo pli facilas, laŭ sciencaj studoj.
Oni povas diri multe plu pri tiuj lingvoj. Ambaŭ estas interesaj. Ambaŭ estas belaj. Ambaŭ estas utilaj. Persone, mi malkovris unue Esperanton kaj dum dekjaroj ĝi estas 'mia kara lingvo', kvazaŭ kiel dua naskiĝlingvo por mi.
Finfine, kio venkas, Esperanto aŭ Interlingua? Ne temas pri venko, sed nur la elekto de ĉiuj, kiuj interesas al helplingvoj por internacia komunikado. Laŭ mi, la venkanto estas. . .ambaŭ!
@ Verkita per humano, ne AI. @