Kastelo Nebula

Kial mi ne plu aĉetos librojn

  1. Unue mi havas tro da libroj, sufiĉe por le restaĵo de mia vivo. Mi adoras legi, do dum jaroj mi havas plu kaj plu da libroj. Plejparte mi ĝin aĉetis, sed aliaj estis donacoj al mi. Normale mi ne povas eniri librejon sen aĉeti ion. Mi adoras vagi inter grandaj ŝrankoj de libroj novaj. Neeblas ne aĉeti. Jes, estas malsano, sed esta tiel. Mi luktis kontraŭ tio multjare sen sukceso. Nu, ĝi estas mia malforteco kaj mi honoras tion.

  2. Mi ne plu havas spaco por libroj. Ĉar mi trovas ege malfacile doni, vendi aŭ forĵeti (madona!) librojn, mi jam de longe plenigis ĉian spacon en mia domo je libroj. Ne ekzistas plu da spaco por fizikaj libroj.

  3. Sed estas bitlibroj. Tre konvenaj kaj malmultkostaj eĉ senpagaj. Do mi aĉetis plurajn. . .ke mi ne ankoraŭ tute legi post kelkaj jaroj. Alia problemo estas senpagaj bitlibroj. Ĉu problemo? Ne. . .koŝmaro! Mi saltis je la ebleco havi senpagajn librojn. Paradizo! Infero! Malfeliĉe, mi havas vere centojn kaj centojn de bitlibroj. Ne eblas legi ĉion dum mia vivo. Projekto Gutenberg, vi estas kulpa!

  4. Alia bona kialo por ne aĉeti: mi tute ne ŝatas aĉeti librojn ĉe certa grandega butiko interreta. Porkajn kaj kalvajn miliardulojn mi malŝatas. Jen ĉio.

  5. Ankaŭ estas bonegaj bibliotekoj proksime al mi. Post la librejo, estas bibliotekaj ke mi ŝategas. Ŝajne eĉ pli ol librejo. La biblioteko estas komuna spaco, kiu pruntas librojn al ĉiuj. Mojoso! Laŭ mi, la bilbioteko estas la plej utila instituto iam kreita. Dankon Sinjoro Franklin!

Finfine, mi adoras legi. Sed mi nun legos librojn kiujn mi jam havas sen akiri aliajn. . .se eblas. Neniu estu perfekta.

>>Verkita per humano, ne AI<<