Kial ulo normala lernis Esperanton?
Ekde mia junaĝo mi interesas al lingvoj. Unue la franca, baldaŭ la hispana kaj aliaj sekvis. Sed mi estis 30-jara antaŭ ol malkovri Esperanton. Fakte, mi neniam aŭdis pri ia ajn planlingvo.
Do iam mi stumblis je ĵurnala artikolo pri Esperanto en biblioteka. La filozofio kaj mirega facileco de la lingvo tutkaptis mian atenton; mi tuj decidis ĝin lerni.
Verdire, estis pro la filozofio kaj vivo de Dr. Zamenhof--la kreinto de Esperanto--ke entuziasmigis min por la lingvon. Tre plaĉas al mi la interna ideo de lingva egaleco kaj mondkomunikado sen baroj kaj sen malhelpo de registaroj. Ĉagrenigis min ankaŭ ke la anglalingvo superokupis la mondon. Ne estis juste ke ĉiuj devas lerni la anglan, sed anglalingvanoj ne havas tiun devigon. Kiel denaska anglaparolanto mi volis almenaŭ iome kontraŭstari tiun maljustecon.
Kaj nun, post dekjaroj de praktikado, mi ankoraŭ uzas Esperanton preskaŭ ĉiutage por legi, aŭskulti, verki kaj foje paroli ĝin. Mi ja parolas aliajn lingvojn, sed Esperanto restas mia kara lingvo.