La Arbaro Malhela
Demando multa frekventa pri la serĉado de la vivo en la universo estas: Se ekzistas eksterteruloj, kie ili estas?
Estas vera ke dum pli da sesdek kvin jaroj de serĉo per la programo SETI (la serĉado de inteligenteco ekstertera), nenio estas trovata ĝis nun. Sed laŭ la formulo de Drake ekzemple, la vivo inteligenta troviĝu preskaŭ ĉie en la universo. Cetere, studoj planedaj jam trovis miloj da planedoj taŭgaj por la vivo. Do la demando restas: Kie estas ĉiuj?
Liu Cixin, la verkisto cina de scienca fikcio skribas en lia trilibra romano, La Problemo de Tri Korpoj, ke la universo estas danĝera, kiel arbaro malhela. Kaj tie, oni povus trovi sovaĝulojn. Do se estas aliaj civilizacioj, oni ne povas scii se ili estu amikaj aŭ ne. Pro dubo, estu plibone resti kaŝita.
Laŭ nia scio humana, kiam civilizacio malpli altnivela renkontas aliajn pli antaŭenita, la malpli forta estus venkita aŭ detruita. Ĉu estas la realo en la universo por rasoj eksterteraj, aŭ eble kreitoj multe pli antaŭenitaj estus saĝaj kaj bonaj? Ne eblas scii, sed estu pli saĝe ne publikigi nian ekiston tra la universo.
Sed estas jam tro malfrue!! Ni jam scigis nin ekde jardekoj, per radiaj kaj televidaj elsendoj, kiuj flugas tra spacio etendanta kvazaŭ granda cirklo el la Tero. La pli foraj estas nun ĉirkaŭ kvindek lumjaroj de ni.
Kion do fari?
Nenio, escepte de esperi ke la malproksimecoj inter la steloj estu tiom grandaj ke neniam malkovriĝos ni.
Cetere, oni ne povas antaŭdiri. . .